Arthur Rimbaud
LA EMBUSKANTOJ

Nigre en neĝo kaj nebulo,
ĉe l' granda, luma kel-okulo,
kun dorso-klin',

gapante, ke l' bakisto faras
la blondan panon pezan, staras
infanoj kvin.

Vidante, blankaj brakoj knedas
la grizan paston, turnas, ĵetas
tra l' hela tru',

aŭdante, bona pan' susuras,
bakisto ride kantmurmuras
kun grasa ĝu',

jen ili kaŭras nun, senmove,
ĉe l' luko, kiu varmas blove
kiel la sin',

kaj dum la pan', por nokt' regala
farita, kiel bulk' ovala,
ekmontras sin,

kaj tie, sub la trabo fuma
ekkantas pana krust' parfuma
kaj grila son',

kaj vivon spiras truo varma,
l' animojn kaptas ravo ĉarma
sub la ĉifon',

eksentas bonan vivon, povraj
Jesuoj, etaj, prujno-kovraj;
kaj plu, kaj plu

la etajn rozajn nazojn premas
al krad', kaj zumajn vortojn ĝemas
tra l' krada tru',

freneze, ili preĝojn teksas,
al lum' de l' ĉiel* malferma fleksas
sin laŭ la pov'

tiel, ke l' pantalonoj krevas
kaj la ĉemizojn flirti levas
la vintra blov'.